La 30-an de aŭgusto laŭ la loka tempo, laŭ novaĵoj de la Centra Klinika Hospitalo de la prezidenta Afera Buroo de Rusa Federacio, Gorbaĉov, la lasta gvidanto de Sovetunio, mortis en la aĝo de 91 jaroj pro neefika kuracado. Gorbaĉov naskiĝis la 2-an de marto 1931. Li estas la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ ekde marto 1985. De majo 1989 ĝis marto 1990, li funkciis kiel prezidanto de la Supera Soveto de Sovetunio. Post marto 1990, li funkciis kiel la unua kaj lasta prezidanto de Sovet-Unio. Post la disfalo de Sovetunio en 1991, Gorbaĉov ĉefe okupiĝis pri sociaj kaj literaturaj agadoj.